Brewster Kahle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1960 (64-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | San-Francisko |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Masaĉuseca Instituto de Teknologio mezlernejo Scarsdale |
Familio | |
Edz(in)o | Mary Austin (en) |
Okupo | |
Okupo | cifereca bibliotekisto arkivisto komputosciencisto entreprenisto bibliotekisto |
Brewster Lurton Kahle (prononco anglalingva per sistemo IFA [bɹˈuːstɚ lˈɜːtən keɪl], fakte la familia nomo estas origine germanlingva kaj tie prononcatus [kˈɑːlə], naskiĝis la 21-an de oktobro 1960) estas usona cifereca bibliotekisto, komputila inĝeniero, interreta entreprenisto, kaj rekomendanto de universala aliro al ĉiu scio. Kahle fondis la Interretan Arkivon kaj la servon Alexa Internet (ĉi-lasta funkciis nur de marto 1996 ĝis aprilo 2022). En 2012, li estis inkluzivigita en la unuan grupon de honorigitoj en la Interreta Halo de Famo, en la kategorio «konektantoj».